Accueil > > Bonvenon !

Bonvenon !

Karaj samideanoj,

Bonvenon en la retejo de FFEA, Franca Fervojista Esperanto-Asocio.

Tiu retejo estas preskaŭ nur en la franca por klarigi kiel eble plej bone al ne-Esperantistoj tion, kio estas la asocio FFEA kaj Esperanto. Tion vi ja bone scias, ĉu ne ?

Tamen, kvankam temas pri franclingvaj artikoloj, el ili ĉiuj eble interesos vin tio :

  • la kalendara rubriko (franclingve "calendrier"), kiu listigas la venontajn rendevuojn de FFEA. Interalie en majo 2023 okazos la IFEF-kongreso en Antverpeno (Belgio).
  • ligiloj en la artikolo "liens", en kiu vi trovos ligilon al IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio) kaj ligilojn al ali-naciaj fervojistaj Esperanto-Asocioj. Sed ne nur, ankaŭ al UEA, al la internacia kalendaro de "Eventa Servo", ktp.

Ne hezitu kontaktiĝi kun ni retpoŝte : (esperanto) ĉe (ifef.net)
aŭ paper-poŝte aŭ telefone (indikoj en tiu artikolo)

Re-bonvenon !


Kaj jen sube la FFEA-emblemo. La subaj vortoj diras "Lingvo sen landlimoj".

AFCE, Association Française des Cheminots pour l'Espéranto